2009年12月31日

Militbazoj de Kamikazo

Antaux dek jaroj mia samlaborejano diris al mi, "Antaux ol mi mortos, mi volas iri al la urbo Tiran...". Tiran (Chiran) estas fama loko, kie estis bazo de aviadila trupo, kiu faris "kamikazan" atakon, dum la dua mondmilito.

Antaux pli ol 60 jaroj Japanio militis kontraux Cxinio, Usono kaj multaj. Kvankam Japanio komence sukcesis okupi vaste orient-azion kaj okcident-Pacifikon, poste japana armeo mizere malvenkis en multaj bataloj kaj usona armeo proksimigxis al Japanio.

Tiam Japana armeo faris novan trupon nomatan "Trupo kamikaze-tokko", kies membroj pagante sian vivon atakas usunan militsxipon. Cxar de sudo usona armeo proksimigxis al Japanio, multaj el gxiaj militbazoj estis konstruitaj en sud-Japanio, ekzemple en la gubernio Kagosima, Miyazaki kaj aliaj. En Japanio oni ordinare nomas la trupon kaj la atakon mallonge "Tokko". La vorto "Tokko" signifas specialan atakon kaj ofte kino kaj TV-dramo temas pri la trupo kaj la atako.

En aliaj landoj oni scias la trupon kaj la atakon sub la nomo "Kamikaze (esperante, kamikazo)". La vorto "kamikaze" signifas en la japana lingvo "venton de dio". Kiam Japanio estis atakata de amaso da mongolaj militsxipoj en la 13a jarcento, nokte tre forta vento blovis kaj malaperis la mongolaj sxipoj. La venton japanoj nomis "kamikaze (vento de dio)". Dum la dua mondmilito, kvankam Japanio estis multe venkata de Usono, japanoj kredis, ke laste nepre blovos refoje "vento de dio" kaj finfine venkos Japanio same kiel antauxe. Kaj la nova atako kaj trupo estis nomata "Kamikaze".

La kamikaza atako estas, ke soldato aviadis batalaviadilon kun bombo kaj mem trafas malamikan militsxipon. Tio kondukas la soldaton cxiuokaze al morto. Multaj junaj japanaj soldatoj mortis pro la atakado.

Tiam Japanio ne havis aeran armeon kaj ambaux tera kaj mara armeo havis aviadilan trupon. La kamikazan atakon komencis la mara armeo. Unu el bazoj de kamikaza trupo trovigxis apud la urbo Kanoya en la gubernio Kagosima en suda Japanio.

Mi vizitis la lokon, kiu ankoraux nun estas militbazo. En tiu estas konstruita muzeo pri kamikaza atako kaj mi iris vidi gxin. Tie estas metitaj klarigo de historio de japana mara armeo kaj memorajxoj, fotoj de soldatoj de kamikaza trupo... Armeo ordonis al ili kamikazan atakon, kiu nepre mortigos ili, kaj ili mortis... Sur mia okulo aperis iom da ploro.

28a731f4.jpgPoste ankaux tera armeo komencis la kamikazan atakon. Unu el la bazo estis apud la urbo Tiran en la sama gubernio. Mi vizitis ankaux la lokon, kie estas konstruita muzeo pri gxi. Tie trovigxis multaj memorajxoj kaj fotoj de la soldatoj. Multaj multaj homoj vizitis gxin kaj mi vidis junan virinon plori...

Vidante multajn memorajxojn mi pensis, "Se al mi tia tasko estus ordonita, kion mi faras," kaj "Malgraux ilia morta atako, Japanio finfine malvenkis. Pro la malvenko Japanio forjxetis militismon kaj nun gxuas prosperon. Cxu ilia morto havas signifon ?" Tio estas peza sed honesta penso por mi. Tamen tiam mi ekpensis, "Se tiama malamiko estus ne Usono sed Sovietunio, sub kies regado multaj kaj multaj homoj estis mortigitaj, mortoj de kamikaza trupano havus grandan signifon kaj ecx heroecon...". Kio estas la plej proksima al vero?

+--+--+--+--+--+--+--+

Krom "kamikaza atako" per aviadilo, tiam japana armeo faris kelkajn specojn de atako, kiu cxiuokaze kauxzas morton de la atakanto.

8c4bdc16.jpgHo, bela maro! Mi trovis gxin en la gubernio Miyazaki. Gxi tamen havas malgxojan historion.

2cdaad44.jpgApud la maro staris sxtono, sur kiu estas skribita klarigo, ke tie estis trejnejo de trupo de "Kaiten". "Kaiten" estas submarsxipo kun bombo. Soldato ensxipigxis en gxi, navigis kaj trafigis gxin al malamikan sxipon. Tial gxi estis nomata ankaux homtorpedo. Ankaux la atako kondukis la atakantan soldaton cxiel al morto. Kvankam kelkaj soldatoj mortis pro gxi, la milito finigxis antaux ol multaj soldatoj eknavigis gxin al malamika militsxipo.

Japana armeo inventis kelkajn tiajn atakiloj krom "Kaiten". En la gubernio Kagosima trovigxas la insularo Kosiki kaj tie mi trovis klarigon, kiu klarigis bazon de trupo de "Sin'yo".
858353d8.jpg2faa4515.jpg

"Sin'yo" signifas "tremigon de Pacifiko". Gxi estis motorboato kun bombo. Soldato surboatigxis, navigis kaj trafigis gxin al malamika sxipo.

d99e3e03.jpgLaux la klarigo la lernejo en la maldekstra foto estis loko de bazo de la trupo. Tie soldatoj trejnis sin. Sed la bazo estis bombita kaj baldaux finigxis la milito.

Mi estis sxokita vizitante tiujn lokojn kaj eksciante la faktojn de la atakiloj. Tiam al multaj junuloj estis donita ordono de atako, kiu kauxzos lian morton, kaj ili ne forkurinte trejnis sin kaj multaj mortigxis. Estas facile diri, ke tio estas freneza. Sed ni devas vidi kaj pripensi la historion. Cxar tiama junulo kaj tiama ordonanto kaj nuna vivanto ni estas tute samaj kiel homo.


Posted by malmondo at 22:51│Comments(0)TrackBack(0) Historio | Biciklado

この記事へのトラックバックURL

コメントする

名前
 
  絵文字