最近更新していなかったので、上野大仏でも。Oriente de la stacio Ueno (unu el centraj stacioj en Tokio) trovigxas malalta monto Ueno kun multaj muzeoj kaj zoologio, kie staris (sidis) granda budha statuo gxis antaux 90 jaroj.
Antaux 400 jaroj TOKUGAWA Ieyasu farigxis Gxeneralo, kiu regas Japanion, kaj metis sian registaron en Edo (nun, Tokio). Nordoriente de la kastelo Edo kusxas la monteto Ueno, kie la registaro konstruis budhisman templon. En la templo gxi konstruis granda budho, same kiel antauxaj regantoj konstruis grandan budhon en Nara, Kamakura kaj Kioto (nun ne restas en Kioto).
Tamen okazis granda tertremo antaux 90 jaroj, kiu mortigis 100000 homoj. Tiam la granda budho falis kaj rompigxis. La budhisma templo intencis rekonstrui gxin, sed en la Dua Mondomilito armeo forprenis metalon de korpo de la budho. Tial la granda budho ne estas rekonstruita.
Nun restis nur vizagxo de la granda budho, kiun oni rajtas vidi senpage.
Do, mi iris vidi gxin. En la monteto trovigxas eta altejo, antauxe nomata kiel la monto "granda budho", apud la restracio Shoyo (sude de zoologio). Tie estis la granda budho kaj nun, nur la vizagxo.
Sur la altejo, ho, la vizagxo de la granda budho! Kiam mi estis tie, trovigxis kelkaj alilandaj vojagxantoj. Cxu gxi estas fama por ili?
Apud la vizagxo trovigxis foto de la granda budho, kiu ankoraux restis.Krome en la monteto Ueno estis multaj vizitindaj lokoj. Multaj muzeoj, zoologio, imitajxo de la sxintoisma templo Toshogu en Nikko... Ueno estas unu el interesaj lokoj en Tokio.