2012年02月25日

Ekspedicio de Hikohohodemi --- Okcidente de la urbo Uda (1) 吉野から大宇陀へ

Japana regxfamilio havas longan historion. Onidire gxi komencis regxi antaux preskaux dumil jaroj.

La unua japana kroniko estas "Kroniko Japana" verkita en la 8a jc. Tie estas skribita japana historio ekde naskigxo de japana lando gxis tiama regxo, kiu estas prapatro de nuna regxo. (Felicxe gxi estas tradukita en Esperanto de s-ro NOHARA kyuiti).

Gxiaj priskriboj pri malnova epoko estas tamen mitoj kaj nekredeblaj kiel historia fakto. Ekzemple gedioj naskis Japanajn insulojn; Ilia praido Amaterasu estis sundiino kaj kiam sxi kasxis sin en kavo, mallumigxis mondo; Sxia praido estis nuna regxfamilio... Tiuj rakontoj estas nur mitoj, cxu ne?

Laux la Kroniko Japana la unua japana regxo estis Hikohohodemi (Kamuyamatoiwarehiko, Jinmu-Tenno), kiu estis praido de sundiino Amaterasu. Li konkeris centran parton de Japanio kaj komencis dinastion, kiu ankoraux nun dauxras. Historiistoj tamen opinias, ke lia ekzisto ne estas kredebla kaj lia rakonto estas fikcio.

9f4b26a2.jpgMalgraux tio, lia rakonto estas detala. Li unue logxis en la insulo Kyushu (okcidenta insulo en Japanio). Li eksxipis de la haveno Mimitsu kaj direktis orienten kun armeo por konkeri centran parton de Japanio. Li unue alvenis al la gubernio Osaka. Li tie batalis malamikojn sed malvenkis.

Kial li malvenkis? Li diris al si, "Mi ja estas praido de la Sundiino, kaj se mi iras kontraux la irado de la suno por ataki malamikon, mi agadas kontraux la Vojo de Cxielo. ... Portante la potencon de la Sundiino sur niaj dorsoj, ni antauxeniru samdirekten kun la irado".

c687abd4.jpgLi sxipe direktis sudorienten kaj alvenis al la gub. Wakayama. De tie li marsxis norden kaj atingis la vilagxon Uda, oriente en la gub. Nara. Tie li marsxis okcidenten kaj venkis okcidentajn malamikojn. Finfine li sukcesis konkeri gub. Nara, kie poste fondis palacon kaj komencis japanan sxtaton...

-+--+--+--+--+-

9e237dc3.jpgCxi tie mi skribu pri la vilagxo Uda (nun, la urbo Uda), kiu situas oriente en la gub. Nara. Inter Uda kaj centra parto de la gub. Nara staras montaro. Kiam Hikohohodemi alvenis al Uda intencante marsxi okcidenten, cxe la montaro trovigxis malamikoj. "Cxe Mezaka (Virin-montopasejo) oni postenigis virinan trupon, cxe Wozaka (Vir-montopasejo) viran trupon, kaj cxe Sumizaka (Karb-montopasejo) oni metis ardantan karbon, de kio devenis la nomoj Mezaka, Wozaka kaj Sumizaka." Li iel venkis kaj sukcesis marsxi okcideten al centra parto de la gub. Nara.

Estas interese por mi, ke vilagxo Uda (nun, la urbo Uda) estis bazo kaj grava loko por ekspedicio de Hikohohodemi, kvankam la urbo Uda nun ne estas fama kaj mi ne sciis gxin gxis antaux 10 jaroj! Laux historiistoj la konkero estas fikcio. Tamen estas grave, ke oni kredadis la legendon dum mil kelkcent jaroj, kiom longa tempo naskis novan historion.

La nomoj Wozaka (Vir-montopasejo), Mezaka (Virin-montopasejo) kaj Sumizaka (karbon-montopasejo) estas interesaj. Certe ili estas sur montaro inter la urboj Sakurai kaj Uda.

Lastatempe mi iris du el ili.

(dauxrigota)

(一番下の地図は1/200000地勢図「和歌山」2008年発行より一部加筆)

日本語は以下の頁参照
奈良県の吉野、かつての南朝の本拠であり、今は桜で知られる。かつて、そこから北東へ自転車を走らせたことがある。

いくつかの集落を過ぎ峠を越すと、盆地の中に古い町並みが残されていた。大宇陀の町。江戸時代には織田家の子孫がこの地を治めていたこともあるという。ここは奈良盆地からは山を東に1つ隔てた地域。そんなところにこんな街があるとは知らなかった。

さらに北上すると、やがて榛原の街に着いた。近鉄電車も通る交通の要衝である。

この榛原や大宇陀、現在では合併して宇陀市となった。最近、古代の歴史とこの宇陀市を結び付けて書いた本が出版された。それが末尾に紹介してある本である。かつて通った思い出の宇陀が気になって読んでみた。

著者は専門家ではないものの、内容は自分にとって新鮮なものだった。例えば、宇陀はヒコホホデミ(所謂神武天皇)の遠征の途上で立ち寄った地であるとか、宇陀では水銀が採れそれが古代国家を支えたなど、今まで思いもしなかった宇陀の重要性を思い知らされた。

ヒコホホデミの東征なんぞ伝説に過ぎないし、今までほとんど何も知らなかったが、軽く調べてみるとルートの意外さに驚かされた。

ヒコホホデミは日向国美々津から東へ船を乗り出し、まずは浪速国に至った。しかし、孔舎衛坂で戦に敗れてしまった。「太陽の進む方向に逆らったから負けたのだ」と悟り、遠回りすることにし、木の国から山の中を北上、吉野から菟田に至った。菟田からは兵を西に向け、敵を打ち破って倭国を制圧したのだ。

これを知って、まず、かつて自分の通った吉野から宇陀という道筋は、ヒコホホデミの東征と重なるルートだったことに驚いた。吉野から宇陀なんてマイナーなルートだと思っていたのに、実は伝説の道だったのだ。

そしてもう1つ驚いたのは、ヒコホホデミは宇陀から西に鉾を向けていたことだ。東征というからには奈良盆地から東へ宇陀へと攻めいったのだとばかり思っていたが、実際には逆方向だったのだ。

宇陀にはこの東征に関して、女坂・男坂・墨坂という地名が残されたという。気になる地名である。機会を見つけてそのうち2つに立ち寄ってみることにした。

(続く)

古代大和は宇陀から始まった―出雲・三輪・宇佐・伊勢・墨坂の不思議を一挙に解明

古代大和は宇陀から始まった―出雲・三輪・宇佐・伊勢・墨坂の不思議を一挙に解明
著 者:松尾 文隆
販売元:奈良新聞社
発売日:2011-01

クチコミを見る

Posted by malmondo at 19:10│Comments(0)TrackBack(0) Historio | 大和・伊賀・紀伊国遠征

この記事へのトラックバックURL

http://trackback.blogsys.jp/livedoor/malmondo/51731698

コメントする

名前
 
  絵文字