2013年04月25日

La Stacio Tamoto

9da08054.jpgLa fervojlinio Iida estas tre interesa linio por mi. Meze de la linio, cxirkaux la gubernilimoj inter la gubernioj Nagano, Aichi kaj Shizuoka, reloj kusxas laux la rivero Tenryu. Tie la rivero fluas inter montoj. Tial la linio havas multajn tunelojn kaj pontojn, kaj tie kaj cxi tie kusxas sur klifo. Tie logxas kompreneble tre malmultaj homoj kaj kelkaj stacioj havas preskaux neniun uzantojn. Lastatempe kelkaj fervojamantoj ekhavis intereson pri tiaj preskaux-neniu-uzataj stacioj kaj eldonitaj estas libroj pri tiaj stacioj.
(la foto estas cxe la stacio Karakasa)

99a19e4d.jpgUnu el ili estas la stacio Tamoto. Gxi trovigxas inter du tuneloj. Inter la du tuneloj gxi ekstere aperas. Gxi kusxas sur klifo inter la rivero Tenryu (okcidente) kaj monto (oriente). Sur klifo oni faris mallargxan ebenejon kaj tie konstruis relojn kaj stacian kajon. Laux vikipedio la stacio havas averagxe unu envagonigxanton tage.

Iun tagon mi elvagonigxis cxe la stacio. Sur kajo ekzistas nur atendejo kun tegmento kaj segxo. Norde de la kajo ekzistas nur tunelo. Sude de la kajo ekzistas tunelo kaj vojetacxo, kiu estas tre mallargxa kun sxtuparo nur por piedoirantoj, tute ne por biciklo kaj auxto, kvazaux vojeto en monto. Cxirkauxe trovigxas neniu domo kaj neniu vojo krom la vojetacxo.

Mi komencis pasxi la vojetacxon. Tio estis kvazaux supreniri monton. Mi cxirkauxe ne trovis domojn. Piede dudek minutojn supren sur la vojetacxo mi finfine alvenas vojo, kie auxto povas pasi, kaj tie staras domoj. Ho, tre malproksima de la stacio!

Mi reiris al la stacion tra la sama vojetacxo. Dudek minutojn poste mi revenis al la stacia kajo, Kvankam mi vidis neniun homon dum kvardek minutoj ekde mia elvagonigxo cxe la stacio, mi, alveninte la stacian kajon, mirinde trovis sur la kajo unu mezagxan virinon en belaj vestoj! Cxar de la stacio trovigxas neniu vojo krom la vojetacxo, kiun mi pasis, Mi dubis, cxu sxi estas fantomo. Ne, tute ne. Sxi estas reala homo. Do, kiel sxi aperis cxi tie !?

Mi demandis al sxi, cxu trovigxas alia vojo de la stacio ol la vojetacxo, kiun mi trapasis. Sxi respondis:
"Ne. Mi venis cxi tie el la norda fervojtunelo. Trans la tunelo trovigxas alia vojeto."
!! Sxi pasxis tunelon por fervojo!! Sxi diris, ke sxi cxiam uzas la tunelon por alveni al la stacio.

Cxu trapasxi la tunelon estas ne dangxere? Sxi respondis:
"Cxar mi konas hortabelon, tute ne dangxere. Aldone en la tunelo ekzistas kelkaj sxirmejoj kaj mi konas, kie ili ekzistas. Tamen antaux dek kelkaj jaroj, kiam mi trapasxis la tunelon kiel kutime, malfelicxe venis trajno. La trajno haltis antaux mi kaj la sxoforo koleris min. Nur tiam dangxere."


  

Posted by malmondo at 17:37Comments(0)TrackBack(0)

2013年04月22日

Pejzagxo el La Stacio Obasute

64e0fb5f.jpg
5dfe75a9.jpg
54bf073b.jpg
096bea36.jpg
45ceed0d.jpg
17dcba34.jpg
La gubernio Nagano havas la fervojstacion Obasute, kiu estas fama, cxar el gxia kajo videbla estas suben la vasta baseno cxirkaux la urbo Nagano (nomata "Zenkoji-Daira). Iun tagon mi trapasis la stacion kaj trafenestre vidis la verdan basenon.

  
Posted by malmondo at 22:26Comments(0)TrackBack(0)

2013年03月13日

La Linio Tadami (6) La stacio Tagokura

[Nuna situacio de la fervojlinio Tadami]

(oriento) regiono Aizu

@ Aizu-Wakamatsu
| 61km
@ Aizu-Kawaguchi
| 18km (inundo) veturas buso
@ Tadami
| 21km veturis buso(2012/8/6-9/30)
| 2012/10/1 reekveturis trajno
@ Oshirakawa
| 26km
@ Koide

(okcidento) gub. Niigata

Mia anstatauxtrajna auxtobuso eniris en la gubernio Fukushima. Baldaux mia okulo ekvidis vastan bluan lagon. Gxi estis la lago de la akvobarajxo Tagokura. Tre vasta! Mi povis vidi nur la blua lago, verdaj montoj kaj nigra vojo. Neniu logxejo estas videbla. Mi tute ne povis senti homan cxiutagan vivon. Kvazaux morta mondo. Tre terura tio estis por mi.

Tie kaj cxi tie oni reparis la vojon, kiu estas severe damagxita de multege da pluvego lastasomere kauxzinta la inundon kaj tuj lastatempe farigxis trapasebla. Mi vidis relojn de la linio Tadami. Ne nur la vojon sed ankaux la fervojo oni reparis cxe kelkaj lokoj.
fda448da.jpg00e09f22.jpg

8f63031e.jpgJen, malgraux mallerta foto, du domoj staras. La maldekstra (en la fono) estas verda domo. Gxi estas la stacidomo de Tagokura, nur unu stacio inter Oshirakawa kaj Tadami. Gxi havas malsuprenan sxtuparon kondukantan al la kajo. Gxi estas iom stranga. Cxirkaux cxi tie neniu logxejo trovigxas. Ekzistas nur la lago, montoj kaj la vojo. Laux la fervojkompanio JR-Oriento, averagxe malpli ol unu homo uzas la stacion tage. Malpli ol unu homo tage! Kiu uzas gxin?

Antaux dek kelkaj jaroj oni rete parolis pri la stacio Tagokura dum vintro. Trajno cxiutage haltis cxe la stacio. Tamen vintre la vojo antaux la stacidomo havis, kiel jam dirite, kelkajn metrojn alta negxo kaj tute ne estis trapasebla. Se iu elvagonigxis cxe la stacio, la homo povas iri nenien ajn. Ne malgraux tio sed nur pro tio oni volas vintre elvagonigxi cxe la stacio kaj homoj reale elvagonigxis tie. Kelkaj homoj ecx bivakis vintre en la stacidomo. Oni diris, ke ekipajxoj por vintra montogrinpado necesas por vintre bivaki en la stacidomo. Pri tiuspeca kuragxa rakonto oni rete parolis.

Antaux dek jaroj JR-Oriento anoncis pri la decido, ke neniu trajno vintre haltas cxe la stacio Tagokura. Supozeble JR-Oriento timis, ke mortigxos iu elvagonigxinto cxe la stacio.

La parto inter Oshirakawa kaj Tadami reekfunkciis lastauxtune en 10/1. Tiam JR-Oriento anoncis, ke neniu trajno haltas tie. Poste JR-Oriento informis, ke la stacio Tadami estos fermita cxiprintempe en 3/16. Oni ne plu povas elvagonigxi cxe la stacio!

f0077f2e.jpgLa reloj eniras en tunelo.

9d44b30d.jpgVasta lago.

13cc151f.jpgNi trapasinte la akvobarajxon Tagokura malsupreniris deklivon. Ni povis vidi malsupre la urbeto Tadami.


(dauxrigota)
  
Posted by malmondo at 22:39Comments(0)TrackBack(0)

2013年03月12日

La Linio Tadami (5) Buso anstataux Trajno

[Nuna situacio de la fervojlinio Tadami]

(oriento) regiono Aizu

@ Aizu-Wakamatsu
| 61km
@ Aizu-Kawaguchi
| 18km (inundo) veturas buso
@ Tadami
| 21km veturis buso(2012/8/6-9/30)
| 2012/10/1 reekveturis trajno
@ Oshirakawa
| 26km
@ Koide

(okcidento) gub. Niigata

377f285c.jpg2a08c3d4.jpg
La granda inundo sepamonate 2011 donis severan damagxon al la fervojlinio Tadami. Lastasomere, kiam mi veturis en trajnoj de la linio Tadami, ankoraux ne povis veturi trajno inter la stacioj Oshirakawa kaj Aizu-Kawaguchi. Anstataux la trajno auxtobuso veturis inter la stacioj Oshirakawa kaj Tadami, kaj inter la stacioj Tadami kaj Aizu-Kawaguchi. Tial mi intencis buse veturi en la partoj.

Antaux la stacidomo de Oshirakawa mi atendis buson kun tri homoj. Baldaux venis la buso! Eta buso! Ni kvar pasagxeroj enbusigxis. La buso ekveturis. Gxia sxoforo diris, "Ni alvenos al Tadami post unu horo. La vojo havos multajn kurbigxon, atenton"
b95e3fad.jpgd312c639.jpg

Tra la fenestro videblaj estis konstruajxoj de la fervojo, kie trajnoj tiam ne povis veturi. Laux miaj okuloj la konstruajxoj ne havis damagxon. (Certe la parto inter Oshirakawa kaj Tadami reekfunkcios nur unu monaton poste, en 10/1).
044ac073.jpg28a09048.jpg

Inter la stacioj Oshirakawa kaj Tadami trapasis la limo inter la gubernioj Niigata kaj Fukushima. Tie staras montaro. La fervojlinio havastre longan tunelon sub la montaro, dum la vojo trapasas montopasejon kun mallonga tunelo. Tio estas tre grava por la linio Tadami.

Tiu cxi regiono vintre havas multege da negxo kelkajn metrojn alta. Tiam la vojo inter Oshirakawa kaj Tadami tra montopasejo farigxas neniel trapasebla. Nur la linio Tadami en tunelo vivas ecx vintre. Nur pro tio la linio ankoraux ne malaperos, kvankam gxi havas tre malmultajn pasagxerojn.

Antaux dek kelkaj jaroj komence de la kvar monato mi pasis trajne tra tiu cxi parto. Certe ekster la fenestro vaste kusxis blanka pejzagxo. Negxo kovris cxion. Auxtoj ne povis veturi inter Oshirakawa kaj Tadami gxis la komence de la kvina monato. Nur la trajno veturis en la parto. Kelkaj lernantoj de altlernejo trajne veturis al la altlernejo en la urbeto Tadami...

ac115066.jpgNia buso ofte trapasas kurbigxon. Mi iam senintence endormis... Kiam mi vekigxis, nia buso jam pasis la gubernilimon.


(dauxrigota)


  
Posted by malmondo at 21:25Comments(0)TrackBack(0)

2013年03月08日

Baldaux malaperontaj vagonoj

916309bb.jpgCxi-monate en 3/16 JR kaj kelkaj fervojkompanioj sxangos sian diagramon. Tiam malaperos kelkaj vagonoj. Jen estas vagonaro de la serio 107 de la linio Nikko, JR-Oriento. La serio tiam malaperos el la linio kaj tie pli nova vagonaro de la serio 205 ekveturos.

3e4efa5c.jpgInter Shiojiri kaj Tatsuno (parto de la linio Chuo, JR-Oriento) veturas unuvagona trajno nomata "mini-echo". Ankaux gxi malaperos en 3/16.

d7551764.jpgd6bd7f7f.jpg

df8663e9.jpgTre longaj segxoj!

  
Posted by malmondo at 16:01Comments(0)TrackBack(0)

2013年02月10日

La trajno Okuizmo-Orochi (1) Okforka Boao

Cxi-jare 2/10 estas la unua tago de tiu cxi jaro laux lunsuna kalendaro en Orient-Azio. Ekzemple Cxinoj kaj Koreoj festas novjaron.

Cxi jaro estas serpenta jaro kiel mi jam diris. En japana mito, la plej fama serpento estas Yamata-no-Orochi (Okforka Boao, Okforka Granda Serpento). Pratempe la Okforka Granda Serpento Yamata-no-Orochi vivis en la lando Izumo (nun, la gubernio Shimane) kaj suferigis popolojn. Tiam Susanowo, frato de sundiino Amaterasu, estis forpelita el Cxielo kaj venis al la lando. Popoloj petis lin, ke li mortigu la serpenton. Li batalis kaj finfine venkis gxin...

Onidire la batalo okazis apud la rivero Hii en la gubernio Shimane. Nun la fervojlinio Kisuki kusxas laux la rivero. Somere tie turisma trajno veturas. Gxia nomo estas "Okuizumo-Orocxi". Gxi konsistas el dizerlokomotivo, senfenestra vagono kaj kunfenestra vagono.

Lastasomere mi envagonigxis en gxi.
76e40d8e.jpg8b5c3e8a.jpg


(dauxrigota)

  
Posted by malmondo at 20:03Comments(0)TrackBack(0)

2013年01月18日

西中金駅 La stacidomo Nishinakagane 【三遠濃信高原地帯:三河山線篇】

2004年3月31日。名鉄三河線の末端部分、吉良吉田〜碧南駅間および猿投〜西中金駅間の最終営業日。大勢の名残乗車の人波の中に自分もいた。碧南〜吉良吉田間はただひたすらだだっ広い低地であったが、猿投〜西中金間は丘陵地帯だったり橋を渡ったりトンネルを潜ったりと目まぐるしく変わる景色。満員の列車はやがて西中金駅へとたどり着いた。

西中金駅には大勢の人が集まっていた。人また人。あの一抹の寂しさを漂わせた賑わいが忘れられない。

あれからどれくらい経ったのだろう。いま、ここに自転車でたどり着いたのだ。駅舎もレールも残っている。あの日のままだ。違っているのは、あの日の喧騒が無いのと、もう列車が来ないことだけだ。
cc99a982.jpga96c78e7.jpg
ced0caec.jpg5617579a.jpg

西中金の駅舎は登録有形文化財となり、地元の手で大事にされているようだ。当時を思い出して、しばらくたたずんでいた。写真を撮ろうと道路を渡ろうとするが、ひっきりなしに自動車が通り過ぎていき、なかなかタイミングが見いだせなかった。

猿投〜西中金間ではこの西中金駅の他に三河広瀬の駅舎も登録文化財となっているという。そこへ向かって自転車を走らせていった。

(続く)

2004/3/31 estis la lasta tago de la stacio Nishinakagane. Tiam Fervojo Meitetsu finis administri du partojn de la linio Mikawa; partoj inter la stacioj Kira-Yoshida kaj Hekinan kaj inter la stacioj Sanage kaj Nishinakagane.

Tiutage mi veturis trajne la du partojn. Al la stacidomo de Nishinakagane venis multaj multaj homoj por adiauxi fervojon.

6fe8eb35.jpgAntaux kelkaj monatoj mi bicikle vizitis la eksstacion. Restis la stacidomon, kajon kaj relojn. Nur malaperis tiaman gajeco kaj vagonaro.
33ff4f13.jpgef5507cb.jpg

Mi komencis bicikli laux la eksrelvojo al la stacio Sanage.

(dauxrigota)




  
Posted by malmondo at 22:38Comments(0)TrackBack(0)

La Linio Tadami (4) La stacio Oshirakawa

[Nuna situacio de la fervojlinio Tadami]

(oriento) regiono Aizu

@ Aizu-Wakamatsu
| 61km
@ Aizu-Kawaguchi
| 18km (inundo) veturas buso
@ Tadami
| 21km veturis buso(2012/8/6-9/30)
| 2012/10/1 reekveturis trajno
@ Oshirakawa
| 26km
@ Koide

(okcidento) gub. Niigata

2a08c3d4.jpgKiam mia trajno alvenis al la stacio Oshirakawa, finstacio, mi rememoris gxian stacilaboriston antaux dek kelkaj jaroj.

Komence de la kvara monato, Kelke da negxo restis sur kampoj, montoj kaj vojoj. Tiam mi envagonigxis en la unua trajno, kiu ekveturis de la stacio Koide frumatene je la 5a kaj duono. Tie trovigxis du tri pasagxeroj krom mi. La trajno orienten veturis. Mi vidis eksteren kaj neintence dormis... Je la 6a kaj duono la trajno alvenis al la stacio Oshirakawa. Cxar la stacio estis tre proksima al montaro, tie restis multe da negxo. Mia trajno, kiu direktas al la stacio Tadami, tie haltis kelkajn minutojn. Do, nur por la haltitempo mi elvagonigxis el la trajno kaj eniris en la stacidomo.

En la stacidomo trovigxis maljuna stacilaboristo kaj kelkaj altlernejaj gelernantoj. En japanio la kvara monato estas komenco de lernjaro. Ili interparolis. La stacilaboristo diris al la lernantoj, "Vi farigxas duajara lernanto, cxu? Ho, vi farigxas triajara!..." La stacilaboristo kaj gelernantoj amike interparolis. Stacion kun tiom amika atomosfero mi unuafoje vidis.

Trajno al la stacio Koide, maldirekte de mia trajno, alvenis cxi tie. Dum kelkaj el la lernantoj envagonigxis en mia trajno, la aliaj envagonigxis en la alia trajno. Mi reenvagonigxis en la trajno al Tadami. Kaj la du trajno ambaux ekveturis al sia direkto...

Kvankam la stacio Oshirakawa tiam jam havis tre malmultajn pasagxerojn, gxi tamen havis stacilaboriston. Tio estas stranga, cxu ne?

Mi memoris tiun amikan atomosferon kaj strangecon pri la stacio Oshirakawa.

Cxi-foje, en la nauxa monato 2012, mi devis elvagonigxi el mia trajno cxe la stacio Oshirakawa, cxar trajno tiam ankoraux ne povis veturi plu al Tadami.
3181eca0.jpg20e73094.jpg

377f285c.jpgMi vidis la stacidomon, sed ne trovigxis stacilaboristo. La stacio Oshirakawa jam farigxis senstacilaborista stacio. Tie nur estis kvar pasagxeroj (inkluzive min), kaj sxoforo kaj konduktoro de la trajno.


(dauxrigota)
  
Posted by malmondo at 20:40Comments(0)TrackBack(0)

2013年01月13日

La Linio Tadami (3) Koide -> Oshirakawa

[Nuna situacio de la fervojlinio Tadami]

(oriento) regiono Aizu

@ Aizu-Wakamatsu
| 61km
@ Aizu-Kawaguchi
| 18km (inundo) veturas buso
@ Tadami
| 21km veturis buso(2012/8/6-9/30)
| 2012/10/1 reekveturis trajno
@ Oshirakawa
| 26km
@ Koide

(okcidento) gub. Niigata

0ea25158.jpg9300268d.jpg
Laux la linio Tadami vasta rizkampo estas videbla tie kaj cxi tie. Ekde la stacio Koide gxis Oshirakawa mia trajno veturas en la regiono Uonuma (mezsuda parto en la gubernio Niigata). La regiono Uonuma estas tre fama, cxar rizo tie produktita estas (onidire) la plej bongusta kaj la plej altapreza. En la rizkampo tia rizo estas rikoltota...

b89c76eb.jpgMia trajno haltis cxe cxiuj stacioj. Cxe stacioj elvagonigxis unu du homoj. Iom post iom malmultigxis pasagxeroj. Mi fotis la staciojn Uonuma-Tanaka kaj Echigo-Suhara, cxar apud unu el la du (kvankam mi forgesis kiun) okazis miakluba kunsido antaux dek kelkaj jaroj, pro kiu mi ekamis fervojon kiel jam dirite.
d78518eb.jpgd5ee45af.jpg

Mia trajno veturas inter kampoj. Kaj fore staras montoj. Ju pli antauxe mia trajno iras, des pli proksimigxas montoj. Farigxas kvazaux valo. Mia trajno direktas al montaro.
aa4e0803.jpg0a1d7b24.jpg

9bc8f9f7.jpgKaj mia trajno finfine alvenis al la stacio Oshirakawa, la finhaltejo. Tiam restis nur kvar pasagxeroj.


(dauxrigota)


  
Posted by malmondo at 13:37Comments(0)TrackBack(0)

2013年01月08日

La Monto Mitake (2) Funikularo

La monto Mitake havas funikularon. Cxar la stacio de la funikularo estas iom malproksima de la stacio Mitake de la fervojlinio Ome, inter la du stacioj veturas auxtobuso.

La finhaltejo de la auxtobuso estas la stacio Takimoto de la funikularo. Ekde tie funikulara vagono suprenveturas al la monto.
7f24a5a5.jpg91a21bc1.jpg

Kiam mi grimpis la monton Mitake, tamen mi ne uzis la funikularon sed piede grimpis gxin. Mallargxa pavimita vojo inter arbaro kondukis al la sxintoisma sanktejo sur la montopinto. Laux la vojo cxirkaux sepmil grandaj kriptomerioj estas plantitaj, kiuj bonvenigas cxiujn grimpantojn,

dce1b2c6.jpgTrans arbaro estas ponto de la funikularo.

6ea84e6f.jpgLa funikularo estas membro de grupo de Fervojo Keio, kiu okupas publikan trafikon en plej okcidenta parto de Tokio. La literstilo de la atentilo estas Keio-eca.

De la stacio Takimoto al la sxintoisma sanktejo piede necesis unu horo.
(Kiam mi malsupreniris, mi veturis la funikularon)

(dauxrigota)  
Posted by malmondo at 21:42Comments(0)TrackBack(0)